Hejmo > Uncategorized > La francaj ĵurnaloj laŭdas hispanan teamon de futbalo

La francaj ĵurnaloj laŭdas hispanan teamon de futbalo

GPLv3.

“Hispanujo estas el alia mondo”. Tiel malfermiĝas la francaj ĵurnaloj hodiaŭ.

La laboro de la hispana teamo en la stadiono de Saint Denis estis tre bona. Ĝi ĉiam regis sur la ludejo.

La unua golo estis farita de David Villa, ankaŭ konata kiel “El guaje” (kies elparolo estas “El gŭaĥe”). Poste golis Sergio Ramos. Ĉiuj la goloj estis dum la unua duono.

Dum la dua duono, Hispanujo regis iom malpli, sed tio ne nervozigis la hispanajn ludantojn.

Do, Francujo 0 (nulo) – Hispanujo 2 (du).

La franca trejnisto kaj kelke da la francaj ludantoj (inter ili, la ludanto de la FK Barcelono, Henry) estis tre prifajfataj, kaj eĉ la publiko kriis “Domenec dimisio”.

La lasta venko de Hispanujo kontraŭ Francujo sur la franca lando, antaŭ ĉi tiu venko, estis en la jaro 1958.

votar

GPLv3.

  1. Ricardo
    04/03/2010 je 19:39 | #1

    Estus interese vidi Brazilon x Hispanujo en la mondpokalo. Espereble estu en la finalo kaj ne en la okon-finalo se iu fiasketos en la 1-a grupfazo.

  2. ignatius881
    04/03/2010 je 20:21 | #2

    Jes, du tre bonaj teamoj en la finalo.

    Kaj pli interese se okazas penaloj, ĉu ne?

    Sed estas malfacila afero ke Hispanujo atingos la mondpokalon.

    Dankon pro via komento.

  1. 04/03/2010 je 17:26 | #1

Lasu respondon

Fill in your details below or click an icon to log in:

WordPress.com Logo

You are commenting using your WordPress.com account. Log Out / Ŝanĝi )

Twitter picture

You are commenting using your Twitter account. Log Out / Ŝanĝi )

Facebook photo

You are commenting using your Facebook account. Log Out / Ŝanĝi )

Connecting to %s

Follow

Get every new post delivered to your Inbox.